LA ESPERO, de Belvedere Bruno
Tradukis Neide Barros Rego (esperanto)
Viraj rigardoj ĉiam starigis al ŝi la demandon: – Ĉu estas li? Kial ne? Liaj okuloj estas nigraj kiel la miaj kaj la brovoj dikaj.
Kial li tiom rigardas min, se ne estas li? – Tiel ŝi opiniis en sia infana naiveco.
La tagoj pasis kaj ŝi pli kaj pli havis la fiksan ideon, antaŭvidante la renkonton de sia vivo.
Jarojn poste ŝi fariĝis seksalloga virino, altirante ĉies rigardojn: lascivajn, vulgarajn, enviajn. Tamen, ŝi ankoraŭ strebis vidi en ili, kion ŝi ĉiam serĉis, forpuŝante iun ajn signon de neebleco. Ŝi renkontos la rigardon, pensis ŝi, ĉar tie loĝas la kialo de ŝia vivo.
La haroj blankiĝis kaj la serĉo ne ĉesis.. En la teneraj rigardoj direktitaj al ŝi en ŝia maljuneco, ŝi ankoraŭ imagas, ke ŝi povos renkonti lin. – Jes, ŝi povos, kial ne? ŝi diras al si mem.
Promenante tra la parko en dimanĉa posttagmezo, ŝi subite stumblis kaj falis sur plankon. Iu tre maljuna sinjoro venis al ŝia direkto por helpi ŝin. Leviĝante, ŝi fikse rigardis lin, kaj prenante liajn brakojn ŝi tremante demandis: – Ĉu estas vi, paĉjo?
La viro, ne dirante ajnan vorton, turnis sin kaj daŭrigis la promenadon.